Esperanto

Demandoj ofte starigitaj de pacientoj kaj partneroj de virinoj kiuj spertis ektopian gravedecon.

La demandojn trakudiĝis en Esperanton de pluraj spertaj Esperanto-parolantoj, tamen ne fakuloj en ĉi tiu kampo. La Fondaĵo pri Ektopia Gravedeco ne povas akcepti respondecon por iuj malĝustaĵoj kiuj eventuale aperas en la traduko.

1. Ĉu ĝi denove okazos?
Jam spertinte eksteruteran (ektopian) gravedecon, vi havas pli grandan riskon pri plia. La vera risko pligrandiĝas je 10%. Entute, inter la ĝenerala loĝantaro la risko estas 1 ĝis 2%. Gravas tamen noti, ke via ŝanco sperti normalan gravedecon post ektopia estas multe pli bona: ĝi varias de 50 ĝis 80%.

2. Kiajn ŝancojn mi havas pri normala gravedeco?
Entute, la ŝancoj havi normalan gravedecon varias inter 50% kaj 80%.Se vi jam spertis enprovtuban fekundigon via ŝanco estas iom malpli, simple ĉar la risko pri eksterutera gravedeco aŭ pri aborto estas pli granda en tiu ĉi grupo de pacientoj. La risko pri eksterutera gravedeco post enprovtuba fekundigo estas kvarfoje pli granda.

Kiam la gravedeco bone establiĝis, kutime post la unua trimestro, via ŝanco porti la bebon ĝis nasko same bonas kiel tiu de iu alia. Via risko pri eksterutera gravedeco ne igas la gravedecon, akuŝon nek naskon pli komplika. Ne necesas normale konsulti obstetrikiston simple pro tio kevi jam spertis eksteruteran gravedecon.

3. Kiam mi ĉesos sangi?
Sangado sekve de ektopia gravedeco estas normala. Ĝin kaŭzas la forigo de la interna tavolo de la utero. Tio ĉi devus daŭri ne pli longe ol menstruo. Tamen eblas ke la sangado ja daŭras iom pli longe ol kutime. Se vi havas iajn zorgojn, bonvolu konsulti vian kuraciston.

4. Kiam mi povas reprovi gravediĝi?
Estas bonaj atestaĵoj, ke tro frua regravediĝo pligrandigas la riskon pri plia eksterutera gravedeco. Se oni kuracis vin per la kontraŭfoliacida medikamento « Methotrexate », konsilindas tamen atendi almenaŭ tri monatojn antaŭ ol reprovi., ĉar estas sciate, ke tiu ĉi kemiterapia medikamento malutilas al la kreskanta bebo dum la tre fruaj stadioj de ĝia evoluo. Pro tio konsilindas uzi sekuran kontraŭkoncipan metodon dum vi atendas.

5. Miaj kuracistoj informis min, ke mi havis salpingostomion, kio estas tio?
Per la operacio salpingostomio estas farata malgranda tranĉo en la utera tubo kaj la ektopia gravedeco estas forprenata. La difekto estas lasata malferma por resaniĝi. Tio signifas, ke oni perdas neniom de la tubo. La operacio salpingostomio estas rekomendata, se la alia tubo estas ial nenormala.

6. Kiam mi havis mian operacion, oni forprenis la tutan maldekstran tubon. Se oni estus preninta nur parton de la tubo, ĉu estus pli grandaj miaj ŝancoj de plia gravediĝo?
Kvankam tio ŝajnus logika, oni konstatis, ke sendepende, ĉu oni forprenas la tutan tubon aŭ nur ĝian parton, la nombro da sukcesaj naskoj samas por ambaŭ proceduroj.

7. Ĉar mia ektopia gravedeco krevis, mi havis abdomenan operacion prefere ol ‘ŝlosiltruan’ operacion. Ĉu tio ĉi efikus sur mia ŝanco denove gravediĝi?
Laparoskopia ‘ŝlosiltrua’ operacio havas la avantaĝojn de malpli granda entranĉo sur la abdomeno, kaj malpli longa restado en hospitalo, krom pli rapidaj resaniĝo kaj reiro al laboro. Ne estas indikoj, ke unu operacio superas la alian rilate la oftecon de posta gravediĝo.

8. Kiam rekomenciĝos mia menstruo?
Se via menstruo estis normala antaŭ la gravediĝo, vi rajtas atendi, ke ĝi rekomenciĝos post 4 ĝis 6 semajnoj. Se ĝi estis neregula antaŭ via gravediĝo, ĝi povas varii. Se viplanas denove gravediĝi kaj via menstruo ne rekomenciĝis ene de tiu tempo, vi devus konsulti vian kuraciston.

9. Ĉu gravas, ke mi estas resus negativa?
Se estas via unua gravedeco, vi devus ricevi « anti-D ». Tio okazu, kiel enmuskola injekto, ene de tri tagoj post la traktado. Se vi ne certas pri via sangogrupo, vi devus demandi la traktantan kuraciston. Via sangogrupo estas kontrolata rutine dum lapritrakto de eksterutera gravedeco.

10. Ĉu mi povas ion fari por malhelpi plian ektopian gravediĝon?
Vi povas nenion fari por malhelpi plian ektopian gravediĝon. Neniu konata medikamento montriĝis helpa, nek helpas la forpreno de la tuboj. La plej bona ago estas eviti gravediĝon, uzante kontraŭkoncipilojn. La uzado de kondomo malgrandigas la riskon. Se vi opinias, ke vi eble infektiĝis, nepre tuj konsulti vian kuraciston por pritrakti tion. Se vi ja gravediĝos, estas grave memori, ke vi pli emas sperti ektopian gravedecon. Frua rekono kaj rapida pritrakto gravas.

11. Ĉu mi povas havi enuteran kontraŭkoncipilon?
Se vi jam spertis ektopian gravedecon, la uzado de enutera kontraŭkoncipilo estas ne pli riska ol alikaze. Kaj la kupra spiralo kaj la ‘Mirena’ estas sekuraj. Ne estas bonaj pruvoj, ke ili kaŭzas ektopiajn gravediĝojn. Tamen, se la spiralo malfunkcias, kaj vi ja gravediĝas, viaj ŝancoj pri ektopia gravediĝo estas iomete pli grandaj.

12. Ĉu mi povas uzi la ‘mini-pilolon’?
Vi povas uzi la ‘mini-pilolon’ post ektopia gravedeco. Ĝuste uzata, ĝi povas efike malhelpi gravediĝon. Se probablas, ke vi foje forgesos gluti la pilolon, do eble vi devus elekti alian kontraŭkoncipilon. La uzado de tiu ĉi pilolo ne pligrandigos vian ŝancon de plia ektopia gravediĝo.

13. Ĉu mia sekva bebo estos nenormala?
Spertinte eksteruteran gravedecon, vi ne havas pli grandan riskon pri nenormala gravedeco la sekvan fojon. Se via kuracado uzis «Methotrexate», konsilindas atendi almenaŭ tri monatojn antaŭ ol regravediĝi. Se vi ja gravediĝos ene de tri monatoj post kuracado per « Methotrexate », vi devus peti vian kuraciston aranĝi por vi konsultadon ĉe specialisto por pluaj testoj. Vi povus diskuti kun la specialisto la haveblajn testojn kaj eblojn pritrakti vian situacion.

14. Kion mi faru, se la gravediĝ-determina testo estas pozitiva?
Estas gravege, ke vi ricevu kuracistan konsilon je ĉirkaŭ la kvina semajno. Kiam vi vizitos vian kuraciston, li eventuale sendos vin al la loka hospitalo por frua ultrasona ekzameno. Konstato pri enutera gravedeco povas trankviligi; se tamen la loko de la gravedeco ne estas konata post klinika esplorado, oni organizos sekvan ekzamenadon.

15. Ĉu mi devos havicezaran operacion?
Mankas pruvaĵoj, kiuj subtenus rutinan cezaran operacion ĉe pacientoj, kiuj spertis eksteruteran gravedecon. Se vi elektas havi cezaran operacion, via risko pri posta eksterutera gravedeco eble iomete pligrandiĝos. Tio okazas, ĉar ankaŭ la risko pri postnaska infektiĝo estas iomete pli granda ol ĉe normala gravedeco.